Distrikto Sonneberg
Blazono | Mapo |
---|---|
Bazaj informoj | |
Federacia lando: | Turingio |
Administra sidejo: | Sonneberg |
Areo: | 433 km² |
Loĝantoj: | 56 922 (fine de decembro 2022) |
Oficiala kodo: | 16072 |
Aŭtokodo: | SON |
Situo ene de Turingio | |
Skema mapo de la komunumoj | |
La distrikto Sonneberg situas en la sudo de la germana federacia lando Turingio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Sonneberg. La nordon de la distrikto karakterizas la mezalta montaro Turingia Arbaro. La distrikto kovras areon de 433 km², kaj fine de la jaro decembro 2022 ĝi havis 56 922 loĝantojn.
Najbaras la distriktoj Saalfeld-Rudolstadt norde, Kronach oriente, Coburg sude (tiuj du en Bavario) kaj Hildburghausen okcidente.
En sia nuna grandeco la distrikto ekzistis ekde la jaro 1868, ĝi estis parto de la duklando Saksio-Meiningen. Post la ekesto de la ŝtato GDR la teritorio dividiĝis en du distriktojn, kaj ekde la jaro 1994 denove havas la originan grandecon.
La nuna distrikto konsistas el teritorioj, kiuj dum jarcentoj apartenis al diversaj ŝtatoj. La plej granda parto apartenis al la duklando Saksio-Koburgo.
Administra divido
[redakti | redakti fonton]En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de loĝantoj laŭ la stato fine de decembro 2022.
Urbaj kaj neurbaj komunumoj sen aparteno al komunumaro:
Urbaj komunumoj
Ne estas administraj komunumaroj. |
Neurbaj komunumoj
|
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|
|